Liu Sifo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Shifu
Persona informo
Aliaj nomoj Sifo
Naskiĝo 1884
en Zhongshang, Kantono
Morto 27-an de marto 1915
en Ŝanghajo
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈinioDinastio QingRespubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto • anarkiisto
vdr

Liu Shifu (ĉine 劉師復) kaj pseŭdonime Sifo (naskiĝis en 1884 en Zhongshan (Kantono), mortis la 27-an de marto 1915 en Ŝanhajo), estis ĉina verkisto, esperantisto kaj la unua anarkiisto en Ĉinio. Li mortis malriĉa pro pulma karcinomo, neflegita dum la malsano la 27-an de marto 1915 en Ŝanhajo[1]. De sia junaĝo li partoprenis politikan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en Kantono, 1907; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis Konsciencan Grupon kun vivreformaj principoj. (vegetara, senservista, senedzeca ktp). Esperantisto de 1912. Kunfondinto de Esperanto Asocio en Ŝanhajo. En 1913 eldonis ĉiusemajnan ĉinan Esperanto-gazeton La Voĉo de la Popolo. Fariĝis mem redaktoro, kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.

  1. Nekrologo de Sifo en La Ondo de Esperanto

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne